Duke Ellington
"Duke" Edward Kennedy ELLINGTON (29-a de aprilo 1899 en Vaŝintono – 24-a de majo 1974 en Nov-jorko) estis orkestrestro kaj pianisto.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Li kreis ĵazorkestron en 1924, kiun li direktis ĝis sia morto. Plurajn epokojn oni distingas en lia verko.
1°) 1924-1939. La stilo "jungle", la sono estas raŭka kaj voka per uzo de sordinoj "wa wa". Black And Tan Fantasy (1927), It Don‚t Mean A Thing (1932), Solitude (1934), Prelude To A Kiss (1938).
2°) 1939-1945. Kun Strayhorn Billy, kiu helpis Ellington-n ĝis sia morto en 1967. La orkestro adaptiĝis je la stilo "svingo". Koko, Concerto For Cootie (1940), Take The A Train (1941), Perdido (1942), Black, Brown And Beige (1944).
3°) 1946-1955. Ellington kreis impresionistajn verkojn kaj konĉertajn sekvojn sen forgesi siajn malnovajn temojn, kiujn li revizitis. Trumpet No End (1946), Transbleucency (1947), Perfume suite (1945), The Tattoued Bride (1950), Controversial Suite (1951).
4°) 1955-1974. "The Duke" denove kaj senĉese revizitis sian verkon, kaj oni ofte aŭdas lin je piano. Diminued And Crescendo In Blues (1956), A Drum Is A Woman (1956), New Orleans Suite (1972).
Duke Ellington estas unu el la plej gravaj kreintoj de la ĵazo. Li skribis belajn temojn kiujn subtile harmoniigis kun delikataj alojoj de sonoj, sen forgesi la svingon.